Mi bezonas pli da junula (<40) enhavo en Esperanto 😥
Mi bezonas pli da junula (<40) enhavo en Esperanto 😥
ĉiam penu trovi ĝojon en la vivo kie ajn eblas
Movavi-aj kaj DaVinci-aj eksportaĵoj povas esti simile pezaj, do ne nur After Effects🥲tamen la malpezigilo Handbrake estas tre helpa
Mi refaris mian version de la kanto "Poison" de Hazbin Hotel :) Spektu ĝin!
www.youtube.com/watch?v=9p3Z...
#esperanto #hazbinhotel
Mi estas tre deprimita. Ne estas ĉar la sezono de ŝimo kaj putrado alvenis. Ĉar mi vidis en la novaĵoj, ke milito rekomenciĝis.
Jes ja! Tamen mi suspektas, ke la nomo «Robín de los bosques» jam perdis multe da tereno favore al «Robin Hood».
Ŭaŭ, interese. Mia finna amiko ankoraŭ koleretas ĉar la du arbitraciistoj de la hieraŭa matĉo estis kanadaj mdr
Mi trovis la fonton!
El PMEG: Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: “citaĵo”, "citaĵo", „citaĵo”, «citaĵo», »citaĵo«, ‘citaĵo’. Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citaĵo. Ne skribu do: “ citaĵo ”. Ordinare oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi pri la ĉeesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan citilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citaĵo – fino de citaĵo aŭ simile.
Jes ja. Krom la pli plaĉa/profesia aspekto (tamen tio estas evidente subjektiva), nur rigardu kial mi emas uzi ilin:
La kanto nomiĝas "Mia amik'"
La kanto nomiĝas «Mia amik'»
Mi ie legis, ke eĉ Zamenhof uzis malsamajn citilojn sendistinge, mi provos trovi la fonton.
Kaj jen tio, kion PMEG diras:
Douglas Fairbanks en la filmo «Robin Hood», 1922
Errol Flynn en la filmo «The Adventures of Robin Hood», 1938
Robin Hood en la samtitola filmo de Disney, 1973
Parenteze; la vestaĵo, kiu estas vere ligata al Robin Hood (danke al filmoj, plejparte) ne estas kapuĉo mem, sed ĉapo/kaskedo kun pinta viziero nomata «bycocket hat».
Mi ĵus eksciis, ke la nomo de Robin Hood estas tre fojfoje «Kapuĉa Robĉjo» en Esperanto.
Mi ne scias kial, sed «Robeno/Robĉjo de l' arbaro» aŭ «Arbara Robeno/Robĉjo» (kiel oni nomas lin france kaj greke) havas pli grandiozan aŭron.
Afiŝo de «La vojo al Eldorado». La du ĉefroluloj rajdas ĉevalon, la ora urbo Eldorado troviĝas malantaŭ ili.
NOVAĴO!
«La vojo al Eldorado»
La senvoĉa sontrako estas preta, la traduko estis reviziita... Kaj komenciĝis la registrado!
•Mikaelo: Sejden Dub
•Tulio: Mikaelo Kastro
•Ĉel: Frances Calceta
•Kortes': Santiago Cerveró
•Estro Tanabok': Eriko Demaro
Kaj aliaj.
👀Estontece aperos antaŭfilmo.
Mi supozas, ke Esperanto estis aldonita 'malfrue' ĉar ĝi ne estas prioritata lingvo por la kreintoj de DeepL (malkiel la angla, la hispana, la japana...).
Mi tre dubas, ke temas pri specifa malamo de iuj germanoj al Esperanto.
P.S. mi ĵus informiĝis. Toadstool estas la nomo uzita en la unuaj videoludoj por la okcidenta merkato, tamen en Japanio ŝi ĉiam estis Peach (Pīchi). Iom simile al Ash Ketchum/Satoshi en la televidserio «Pokémon».
Mi iom scivolas pri la nomo Toadstul, ĉar ĝi memorigas min pri la nomo Toad, tamen ĝi aspektas bele🙌🏻
Ĉi-vespere mi faros komparan legadon de tri Esperantaj tradukoj (tiuj de Gerald Jervis, Darold Booton kaj Hoss Firooznia) de la ŝerloka «La makulita bendo» :)) mi probable amuziĝos
Mi daŭre aŭdas pri la 'okazonta' renovigo de la retejo de UEA ekde mia esperantistiĝo😭😭
Feliĉan naskiĝtagon! Doktoro Esperanto!
“Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.”
La unukolora senreliefa papilio de BluĈielo ankoraŭ estas perfekte metebla sur aliajn fonojn ĉar ĝi estas «print variant» tre rekonebla, kiun la firmao ankoraŭ uzas por identigi sin.
Ankaŭ mi preferas la dudimensiajn logotipojn, sed tia estas la nuna modo🥸
Pri via demando: firmaoj kutime faras unukoloran simpligitan version de logotipo, kiun oni nomas «print variant», por uzado sur papero, aŭ por surmeti ilin sur diversajn fonojn en retejoj ktp.
Komparo de la 3 markemblemoj de Reddit. La nova markemblemo de Reddit aldonis tridimensiecon al la plata markemblemo uzita de 2017 ĝis 2023.
Montro de Apple Liquid Glass. La butonoj estas havas duontravideblan fonon, kiu permesas vidi ĉion, kio estas malantaŭ ili.
Reddit aŭ Microsoft estis iuj el la unuaj firmaoj, kiuj antaŭvidis tiun ŝanĝiĝon, post unu jardeko da minimumismo kaj «plataj» (dudimensiaj) aspektoj.
La nova aldono estas Glassmorphism (duontravideblaj tekstujoj, kiuj imitas vitron). La ĵus aperinta Apple Liquid Glass estas ekzemplo de tio.
Nova logotipo. La papilio nun estas reliefa, kaj ĝi havas ombron. Malaperis la fona kolortransiro de malhela bluo al hela bluo.
Malnova markemblemo de BluĈielo. La blanka papilio estas sur kolortransiro malhela-hela bluo.
Ŝajne, la markemblemo (aŭ «logotipo») de Bluesky ŝanĝiĝis al nova, pli tridimensia versio. Tio konfirmas la kreskantan modon rilatan al la reapero de tridimensiaĵoj en la tutmonda grafika fasonado.
Telero da malhela oranĝkolora supo, kun tre longaj nudeloj. Sur la nudeloj estas tri kruraĵoj de kokido.
Hieraŭ mi faris nudelojn kun oksovosta supo kaj kokidaĵo😋
Venontan mardon (18-an de novembro) ni renkontiĝos rete, kaj Thomas Preece prelegos pri La "Unuaj" en Esperanto-Muziko. Ne maltrafu la renkontiĝon! Detaloj: eventaservo.org/e/esperantom... #esperanto #EsperantoMuziko
Spektu ĉi tiun filmeton de mia amiko, se vi bonvolas, kaj alklaku la ŝatbutonon! :))
🎙️Mi estas la voĉaktoro de la knabeto, kiu poste fariĝas plenkreskulo.
youtu.be/ZZtDxUGcmCc?...
Mi skribis iom pri tio, ŝajne ĝi estas perdita por ĉiam :(
bsky.app/profile/mika...
Kovrilo de komikso «Don Juan Tenorio» de Claudio Sánchez kaj Ricardo Vitbor. Don Juan havas minacan mienon, li estas ruĝe vestita kaj havas oran orelringon. Li havas rapiron ĉemane. Malantaŭ li estas ploranta novicino, rozoj kaj la turo Giralda, simbolo de Sevilo.
Mi volis traduki ĉi tiun komikson ĉar mi posedas altkvalitan ciferecigon, sed mi ne trovis la sufiĉan tempon :b eble mi rete aperigos ĝin la sekvan Tagon de Ĉiuj Sanktuloj.
Kovrilo de la esperanta traduko de «Don Juan Tenorio». Ĝi estas tre simpla, la fono estas ruĝa kaj la literoj blankaj kaj nigraj.
Kovrilo de la esperanta traduko de «Don Juan aŭ la ŝtona festeno» de Molière (tradukis Emile Boirac). Ĝi apartenas al «Kolekto Esperanta. Aprobita de Doktoro Zamenhof». La kovrilo estas flaveta, malnovaspekta.
Lluis Mimó (Ludoviko Mimoo) tradukis la teatraĵon de Zorrilla kiel «Don Juan' Tenorio» (1981, eldonejo Gabrielli), tamen PIV esperantigas la nomon de la arketipa persono kiel «Donjuano/Donĵuano».
Emile Boirac tradukis la version de Molière en 1905 («Don Juan aŭ la ŝtona festo»).
En pli fruaj teatraĵoj, Don Juan estas neŝanĝiĝema kaj fripona sendiulo, kiu fine ricevas punon. Ekz. en la versio de Molière, lin mortigas fulmobato, kiu sendas lin en inferon.
La teatraĵo temas pri delogisto, kiu fascinas virinojn kaj mortigas aliajn virojn/svatiĝantojn. Tamen, unu novicino nomata Inés ŝanĝos lian koron. La ĉefa «peko» de ĉi tiu teatraĵo (laŭ mia profesoro🤷🏻♂️) estas tio, ke Don Juan saviĝas el infera puno kaj supreniras en la paradizon manenmane kun Inés.