Jeremiah Stoddard's Avatar

Jeremiah Stoddard

@jeremiah.kajereto.com

Mi estas usona patenta advokato, pacisto, kaj esperantisto. Ankaŭ eksa programisto kaj iama helpa esploristo en la laboratorio de atmosfera ĥemio de Profesoro Martin Wahlen en la Instituto Scripps de Oceanografio.

24
Followers
26
Following
24
Posts
14.10.2025
Joined
Posts Following

Latest posts by Jeremiah Stoddard @jeremiah.kajereto.com

Oh no. I have a couple of those and really like them for jotting down notes and sketches--and wiping them away to reuse the notebook later.

09.12.2025 22:50 👍 0 🔁 0 💬 1 📌 0
4.1-mejla kuro

4.1-mejla kuro

Mi pasis la semajnfinon en Arizono, sed trovis hieraŭ tempon por kureti kelkajn minutojn. Estis agrable kuri en nova loko. #RunSky #KurantajEsperantistoj

08.12.2025 15:59 👍 2 🔁 0 💬 1 📌 0
Post image

Mi aŭskultis tro da nerda muziko ĉi-jare. Plena honto! Cetere, du el miaj kvin plej aŭskultitaj albumoj estis en Esperanto (la alia estis Fulmerford de i.d.c.).

06.12.2025 04:05 👍 4 🔁 0 💬 0 📌 0
Mapo de 7-mejla kurado ekde najbarejoj en suda San Diego kaj Imperial Beach tra marĉo ĝis la plaĝo kaj reen.

Mapo de 7-mejla kurado ekde najbarejoj en suda San Diego kaj Imperial Beach tra marĉo ĝis la plaĝo kaj reen.

Estis tre kontentiga tago por kureti hodiaŭ. La vojo estis plena de plorturtoj en la stratoj kaj egretardeoj en la marĉo apud la plaĝo.

29.11.2025 18:44 👍 2 🔁 0 💬 0 📌 0

Kiu diris, ke poezio mortis?

15.11.2025 00:50 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0
Post image

Mi vidis, mi volis, mi voris

02.11.2025 20:54 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0
homamaso spektanta dancantojn sur scenejo

homamaso spektanta dancantojn sur scenejo

Festo okaze de Tago de Mortintoj en San Diego.

02.11.2025 00:58 👍 4 🔁 0 💬 0 📌 0
Ekrankopio de la blogo de BlueSky, kiu mencias estontan testadon de malŝatbutono

Ekrankopio de la blogo de BlueSky, kiu mencias estontan testadon de malŝatbutono

Mi legis hieraŭ ke la BlueSky teamo prilaboras eble enkondukotan malŝatbutonon.

01.11.2025 15:28 👍 2 🔁 0 💬 1 📌 0

Li, la usona ministrejo pri interna sekureco, kaj la usona landlima polico kreis kontojn antaŭnelonge por troli aŭ kolerigi la homojn ĉi tie. Ŝajnas al mi perdigo de tempo, sed kiel vi menciis, probable iu subulo prizorgas la konton.

01.11.2025 15:16 👍 2 🔁 0 💬 1 📌 0

Gratulon!

31.10.2025 20:06 👍 1 🔁 0 💬 1 📌 0
Ekrankopio de tvitera afiŝo en kiu mi proponas al JD Vance Esperanton kiel solvon de lingva problemo inter najbaroj en Usono

Ekrankopio de tvitera afiŝo en kiu mi proponas al JD Vance Esperanton kiel solvon de lingva problemo inter najbaroj en Usono

Usona politikisto @jd-vance-1.bsky.social diras, ke oni ne volas najbaron, kiun oni ne komprenas pro malsama lingvo. Responde do mi finvenkismumas. Li tamen ne aŭskultos min (bonŝance por multaj esperantistoj, kiuj sendube--kaj ne tute senkiale--ne volus lin en la movado).

31.10.2025 19:56 👍 8 🔁 1 💬 1 📌 0

Windows 95 fakte tro novas por mia gusto. Mi preferas Windows 3.1, se entute uzi Windows. Eĉ pli bone estas ok-bita komputilo kun BASIC en nurlegebla memoro!

31.10.2025 15:02 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0

Haha, I used to take a package of those on my long jogs for "energy." I absolutely did not need those calories, but I did not hesitate to pretend otherwise...

28.10.2025 14:56 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0

Mi ankoraŭ ne decidis. Mi ne estas membro de UEA ĝuste nun, kaj aliĝi nur por spekti kelkajn prelegojn per Zoom ne ŝajnas tiel interesa. Mi ŝatus ĉeesti UK-on sed verŝajne ne povos venontjare, kaj la libroservo ne akceptas mendojn el mia lando, do mankas aliaj kialoj membriĝi...

23.10.2025 15:36 👍 0 🔁 0 💬 0 📌 0
Plado de meksika manĝaĵo

Plado de meksika manĝaĵo

Hodiaŭ mi preparis pecojn de tortiljoj frititajn en kapsika saŭco kiel matenmanĝon por mia edzino. (Bedaŭrinde la avokado ne tre belas, sed ĝi estas almenaŭ bongusta.) Ĉi tiun pladon oni konas kiel chilaquiles (pron. ĉilakiles) en Meksiko.

19.10.2025 17:10 👍 6 🔁 0 💬 0 📌 0

Ve, mi bedaŭras

19.10.2025 03:25 👍 0 🔁 0 💬 0 📌 0

Jes ja!

19.10.2025 03:02 👍 1 🔁 0 💬 1 📌 0
oranĝkolora ringforma kuketo

oranĝkolora ringforma kuketo

Mi vidis ies ringkuketon kaj volis unu mian...

19.10.2025 01:09 👍 3 🔁 0 💬 1 📌 0

Bonan apetiton! Kafejo ĉirkaŭ mi vendas oranĝajn ringkukojn pro la sezono. Vidante vian foton, mi ekemas aĉeti unu...

18.10.2025 19:33 👍 1 🔁 0 💬 1 📌 0

Antaŭnelonge mi ekrankopiis afiŝon pri tiu ulo en la eks-birdejo (Twitter/X) kaj plusendis al kelkaj esperantistaj amikoj kun la komento: "mdr lia nomo signifas bovinon en Esperanto". Mi konfesas, ke mi ne ĉiam kondutas plenkreskule...

17.10.2025 15:00 👍 2 🔁 0 💬 1 📌 0

Mi sendube vidis kelkajn afiŝojn viajn en Fejsbuko, kvankam mi ne tre aktive partoprenas tiun socian reton lastatempe.

15.10.2025 20:08 👍 0 🔁 0 💬 0 📌 0

Mi delonge scias, ke la nomo de mia ŝtato, Kalifornio, (ŝajne) venas el hispana rakonto pri amazona reĝino nomita Kalifia. Ĝis lastatempa afiŝo de la vortara firmo Merriam-Webster, mi ne pensis pri eventuala etimologia rilato kun kalifo (islama regnestro).

15.10.2025 17:30 👍 3 🔁 0 💬 0 📌 0

Koran dankon! Mi trovis kelkajn e-istojn, eĉ du aŭ tri, kiujn mi rekonas, sed mi konstatas, ke rekta serĉado eble ne estas la plej efika strategio. Mi ĝojas pri la ekzisto de tiu Esperanta fluo!

14.10.2025 21:55 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0

Saluton, amikoj! Mi estas nova ĉi tie kaj ŝatus trovi esperantistojn. Mi afiŝos plejparte en Esperanto...

14.10.2025 16:07 👍 9 🔁 0 💬 2 📌 0