Saluton denove Bluesky. Jen frostigitaj gnomoj.
Dinosaŭra skeleto en la muzeo, en Toronto #FotojDeFotantoj #Esperanto
Denove en la kastelo! #FotojDeFotantoj #Esperanto #Toronto2025
Ĉio iris tre glate en la gimnastikejo. La unua mi ne scias kiel traduki, sed la dua...skatol-supersalto?
Sur la pinto de la turo de la kastelo Casa Loma en Toronto. #FotojDeFotantoj #Esperanto
Hodiaŭ en la gimnastikejo: ŝiroj, de tri altoj. Plaĉas al mi la pinkaj pezodiskoj 🌷 #Esperanto
Dum jaroj mi faris fot-ludon: Fotoj de Fotantoj. Jen ekzemplo de la pasinta semajno, en la Dulanda Kongreso en Toronto. #FotojDeFotantoj
En Toronto, jen kastelo Casa Loma
Jen amuza ekzercilo en la ekzercejo...kiel vi nomus ĝin esperante?
Ĉu vi serĉas ion amuzan por uzi vian esperantan kapablon? Mi instigas vin ludi 7 Days To Die. Per modifaĵo, oni povas sperti ĝin en nia kara lingvo.
www.nexusmods.com/7daystodie/m...
La plej bona, plej mojosa evento ĉi-jare en Nordameriko...eble eĉ en la mondo!
www.toronto2025.net
Mi vidos vin tie! #Esperanto
Grava novaĵo: oni nun povas uzi Bluesky en #Esperanto!
Estis forta ŝtormo dum la nokto. Branĉoj kaj eĉ tutaj arboj falis. Ni helpis malbloki la vojon. Ne diru, ke Esperantistoj ne estas helpemaj!
#Esperanto
Jes ja!
Ĉi-semajnfine, Esperantujo estas ĉi tie: en la montoj de Norda Karolino.
#Esperanto
Nur iom da spicoj kaj citron-suko. Eble mi iomete tro kuiris la salmon, sed ĝi bongustis ajnokaze.
Salmo kaj rostita brokolo, sur rizo
Knabo-vespermanĝo
Ĝi estis malgranda, sed bona projekto. Estas plezuro fari aferojn por amikoj.
Krome, vizitu ŝian blogon se vi emas legi librojn!
Ŝajnas tiel!
Pro la vintra ŝtormo, la arbo antaŭ mia domo havas multajn etajn glaci-sferojn. Tio mirigis min. #Esperanto
Ĉiuj el la homoj, kiujn mi konvinkis lerni Esperanton
Mi finis la ŝu-benkon hodiaŭ. Ĝi ne estas perfekta, kaj mi lernis kelkajn aferojn, sed mi fieras pri ĝi. 👍 #esperanto
A piece of wood clamped to a workbench, about to be cut with a hand saw. Peco de ligno, krampita al stablo, tranĉota per man-segilo.
A piece of wood lined up to be cut on a table saw. Peco de ligno vicigita por tranĉi sur tablosegilo.
Many pieces of wood on a workbench. Multaj pecoj de ligno sur stablo.
Hodiaŭ mi tranĉis la pecojn por fari benkon. Mi ankoraŭ havas dek fingrojn! 🙌
Kaj kelkaj fotoj de la procedo
Mi komencis ligno-prilabori ĉijare. Jen tablo kiun mi finis lastatempe. #esperanto
La poŝto estas plena je Esperantaj libroj ĉi semajne! #Esperanto @mlsmitty.bsky.social
Mi tre ĝojas, ke mi poŝte ricevis la plej freŝan numeron de Usona Esperantisto! Mi legos tuj 😁 #esperanto
Mi neniam spektis ĉi tiun filmon krom la Esperanta versio. Mi tre ĝuis ĝin kaj mi forte rekomendas ĝin.
Bone farite de la teamo de Esperaĵo 👏
🤘